“Hoooo, junulo, mi vojaĝas sola… ĉu mi rajtas sidiĝi ĉe vi?”
La maljuna virino ŝajnas timema. Sufiĉe strange, ĉar nenio timindas en malplena vagono de loka itala trajno forgesita de ĉiuj, kie la nuraj vivantaj estaĵoj estas ni du. Krome, mi iĝas terure danĝera kiam oni vokas min “junulo”. Tamen mi sukcesis respondi trankvile.
“Nu, bonvolu, faru kiel vi ŝatas.”
“Hoooo, dankon. Vidu, mi tro timemas.” (Kaj, tion dirante, ŝi sidiĝas vidalvide al mi.)
“Hm-hm.” (Mi tenas libron en mia mano. Dankon pro via anonco, sed ĉu mi rajtas daŭrigi mian legadon?)
“Ĉu vi ne vidis kiom da fremduloj, eksterlandanoj, friponoj kaj tiel plu videblas nuntempe?”
“Hm-hm.”
“Ĉu vi???”
“Ho,… nu,… eble… ja eble.”
“Ili estas ĉie. Estas terure. Ĉu ne?”
“Hm-hm.” (Tion dirinte, mi ne plu aŭskultas ŝiajn stultaĵojn kaj rekomencas legi.)
Jen, je la sekva haltejo, entrajniĝas kaj alproksimiĝas iu proksimorienta knabo. Mi poste lernos de li, ke li estas egiptano, kiel cetere tuj diveneblis de lia akcento.
“Pardonu, ĉu mi rajtas sidiĝi ĉe vi? Mi havas demandon pri mia bileto…”
“Nu, bonvolu fari kiel vi ŝatas.”
(Kaj jen, en malplena trajna vagono, la nuraj tri personoj, ne konante unu la alian, sidiĝas unu ĉe la alia. Sufiĉe amuze, ĉu ne?)
“Rigardu, eble la biletvalidigilo ne funkciis en la stacio, ĝi ja faris markon sur mia bileto, sed la hodiaŭa dato tute ne aperas tie, do mi ne komprenas, ĉu mi sciigu la trajnestron aŭ ĉu la bileto regulas.”
“Mmm… mi rigardu… nu, fakte ankaŭ mi ne vidas la daton. Eble tiu marko sufiĉas, sed mi ne scias. Nu, voku la trajnestro, ĉu ne? Tiel vi certos, ke vi ne eraris.”
“Rigardu, sinjorino, ĉu laŭ vi tiu ĉi bileto validas?”
“VEEE! NE PAROLU AL MI! NE PAROLU! MI NE ESTAS LA TRAJNESTRO! VOKU LA TRAJNESTRON! VOKU LA TRAJNESTRON! HOOOOOO!“. (Kaj ŝi tuj forkuras, kriante laŭtvoĉe.)
Mi konsilas al vi nenial kunigu maljunan, racisman virinon kaj proksimorientan knabon. Nenial.
La egipta knabo rigardas min, malfermbuŝe.
“Ĉu… ĉu vi vidis tiun virinon?!?”
Mi jam pretas pardonpeti nome de italoj kaj de homaj estaĵoj ĝenerale pro la tute malĝentila sinteno de la virino.
“Nu, rigardu, eble ŝi volis diri, ke…”
“Ne, ne, ĉu vi vidis ŝin? Diable, ĉu vi vidis kiom da lipharoj ŝi havas? Tio estas tute terura!!”
“…”
“Italaj virinoj ĉiam aspektas tro haraj por mi!! Kaj eĉ viroj!”
“…”
“Ĉu vi estas italo?“
Nu, tiu ĉi estas mia “bonvenon!” al Italujo, post tri semajnoj eksterlande dum kiuj mi partoprenis la IJKn, vizitis iom da hungaraj urboj kun miaj gepatroj (Sentendro, Egero, Segedo, Peĉo) kaj estis unuafoje en Ljubljano, Zagrebo kaj Splito kun mia samstudenthejmino Laŭra.
Mi ŝategas vojaĝi eksterlande, sed kelkfoje Italujo ankoraŭ kapablas surprizi min..

