Arĥivo por Aprilo, 2008

Pastaĵo kun tomatetoj, brokolo kaj omaroj
27 Aprilo 2008

Ingrediencoj: (por du personoj)

200 gramoj da itala pastaĵo (ekz. Barilla…)
250 gramoj da tomatetoj (tiuj iomete dolĉaj)
350 gramoj da brokolo
200 gramoj da omaroj
unu ajlobulbero
2 kuleroj da oliva oleo
unu glaso da blanka vino (sed mi ne uzis tion)
salo
spica papriko

Preparado:
Verŝu en paton kulereton da oliva oleo kaj ajlobulberon, kaj varmetigi tion dum unu minuto. Poste aldonu la senŝeligitajn [...]

“Interkonsento Bosnujo-Eŭropunio perdata en traduko”
24 Aprilo 2008

“Diplomatodire, Eŭropunio ne subskribos antaŭvidatan interkonsenton pri plifortigo de la ligoj kun Bosnujo-kaj-Hercegovino ĉimonate, ĉare de demando pri traduko.
Antaŭe, ĉimonate, Bosnujo aprobis longe diskutitan policreformon, aprobo kiun Eŭropunio postulis por progresigi la bosnujan iradon direkte al la unianeco. Eŭropunio estis dirinta, ke ĝi subskribontus tiun novan akordon, se Bosnujo ĝuste farontus tion.
Male tio ne okazos, [...]

Bolonjo, releviĝu!
21 Aprilo 2008

Hodiaŭ finfine okazis (legu: hodiaŭ finfine estis okazigata) la unuan oficialan renkontiĝon de la junaj esperantistoj loĝantaj en Bolonjo (en la norda Italio) kaj en ĝiaj najbaraĵoj. Ni esperis, ke ni estu sep, sed ni nur estis kvin: mi, Alla, ŝia koramiko Fabrizio, Flaviano, kaj Davido. Ni kunvenis en mian ĉambreton, en studenthejmo tuj nord-okcidente [...]

Unu scienco, unu lingvo
18 Aprilo 2008

Hodiaŭ, mi bonvole spektis bonan prelegon mastrumata de mia universitata kolegio, kies titolo estis: ‘Unu scienco, unu lingvo’. Tiu okazis en mia universitaturbo, Bologna. La preleganto, sro Augusto Carli, instruas Lingvistikon ĉe la Universitato de Modena (prononcu Modena) kaj Reggio Emilia (prononcu Reĝo Emilja). Bedaŭrinde ne partoprenis pli ol 30 homoj, inter kiuj mi kaj [...]

Ĉu fareblas?
13 Aprilo 2008

Hodiaŭ ĉi tie en Italio oni voĉdonis por la nacia balotado. Jeeeees, mi scias: eble kelkaj el vi memoras, ke la pasinta balotado okazis en 2006, do nur antaŭ du jaroj. Sed la registaro de la ĉefministro Romano Prodi disiĝis post dudek monatoj, kaj nun oni devas denove voĉdoni. Ĉio komprenebla, ne?
Ne, ne. Berlusconi ne [...]