Ĉu fareblas?

Hodiaŭ ĉi tie en Italio oni voĉdonis por la nacia balotado. Jeeeees, mi scias: eble kelkaj el vi memoras, ke la pasinta balotado okazis en 2006, do nur antaŭ du jaroj. Sed la registaro de la ĉefministro Romano Prodi disiĝis post dudek monatoj, kaj nun oni devas denove voĉdoni. Ĉio komprenebla, ne?

Ne, ne. Berlusconi ne denove sukcesu. Ne trie. Miaj sampatrujanoj ne estu tiel stultaj. Ili ne povas esti tiel stultaj. La tuta Eŭropunio ne ŝatus lian revenon. :-(

Kiel diras la devizo de la centra-maldekstra Demokrata Partio, “Fareblas”.

Ĉu vere? Morgaŭ, post la tria posttagmeze, ni scios.

There are no comments on this post.

Leave a Reply