“Interkonsento Bosnujo-Eŭropunio perdata en traduko”

“Diplomatodire, Eŭropunio ne subskribos antaŭvidatan interkonsenton pri plifortigo de la ligoj kun Bosnujo-kaj-Hercegovino ĉimonate, ĉare de demando pri traduko.

Antaŭe, ĉimonate, Bosnujo aprobis longe diskutitan policreformon, aprobo kiun Eŭropunio postulis por progresigi la bosnujan iradon direkte al la unianeco. Eŭropunio estis dirinta, ke ĝi subskribontus tiun novan akordon, se Bosnujo ĝuste farontus tion.

Male tio ne okazos, ĉar la traduko de la Stabilisation and Association Agreement (Interkonsento pri Stabiliĝo kaj Asociiĝo) en la dudek tri oficialajn eŭropuniajn lingvojn ne jam pretiĝis, dire de eŭropunia diplomato.

Dum renkontiĝo de diplomatoj kiu okazis lundon, la 21a de aprilo, Francujo, kune kun Germanujo, Italujo kaj Ĉeĥujo, malakceptis subskribi la interkonsenton, ĉar tio implicus subskribo de anglalingva dokumento.

Sekve Slovenujo, kiu nuntempe tenas la prezidentecon de la Unio, decidis forigi tiun subskribon de la programo. La interkonsento ŝajne estos subskribata je venonta junio.”

Bosnujo kaj Hercegovino

(www.euobserver.com, “Bosnia-EU agreement lost in translation”, verkis anglalingve Elitsa Vucheva je la 23a de aprilo 2008.)

There are no comments on this post.

Lasu respondon