La bibliotekestroj de mia naskiĝurbo – Caravaggio, ĉarma urbeto en la provinco de Bergamo, en Lombardujo, norda Italujo – malamas min pli kaj pli.
Pasintfoje, mi tien reportis tri librojn, unu el kiuj mi prenis el la centra biblioteko en Bolonjo. Ilia maŝino ne povis legi ĝian strekkodon, kaj ili iĝis vere frenezaj; mi mem komprenis [...]
Arĥivo por Majo, 2008
Malamantaj bibliotekestroj
30 Majo 2008
La vivo estas granda cirkvito…
16 Majo 2008
…sed oni ne povas konstrui cirkvitojn dum sia tota vivo, ĉu ne?
Tial hodiaŭ mi finis mian lastan eksperimenton pri cirkvitoj en la laboratorio de elektroteĥniko de mia universitato. Temis pri deviga trimonata kurso pri elektroteĥniko, kies nefareblan ekzamenon mi devos superi antaŭ la fino de junio, se mi volas magistriĝi pri fiziko antaŭ la alveno [...]
Slovena efikeco
14 Majo 2008
En ordo. Mi ne diris tion al neniu, ne eĉ al mia kunvojaĝulino (!!), sed nun mi povas anonci tion publike: mi planantas pasigi mian ĉisomeran ferion irante en Slovenujo perbicikle.
La ideo povas ŝajni stranĝa, sed la praa ideo estis pertrajna vojaĝo al Romanujo (estimata vojaĝdaŭro: 38 horoj). Do, kiel kompreneblas, mia kunvojaĝulino estis pli [...]
Polemiko pri reformo de la Portugala lingvo
4 Majo 2008
“Dum Brazilo fariĝas ĉiam pli grava lando sur la internacia scenejo kaj Portugalio, sia eksa kolonianto, spertas relativan malfortiĝon, projekto de normigado de la Portugala lingvo rekomendas ŝanĝon en la ortografio de centoj da vortoj kiuj prenos la Brazilan ortografion. La Portugala registaro aprobas ĉi tiun reformon, kiun la nacia parlamento devas pridiskuti je la [...]
Unua ĉijara IEJa kunsido
2 Majo 2008
Okazis antaŭhieraŭ, la trideka de aprilo, la unua kunveno de la nova estraro de la Itala Esperantista Junularo, kiu elektiĝis dum la pasintpaska Internacia Junulara Festivalo en Senigallia, kaj al kiu mi partoprenas. La tiel nomata estrarkunsido (EK, laŭ la kutima esperantista mallongigemo…) okazis en Novaro, provinca ĉefurbo en Piemonto, en la nord-okcidenta Italio.
Kial tie? [...]