Slovena efikeco

En ordo. Mi ne diris tion al neniu, ne eĉ al mia kunvojaĝulino (!!), sed nun mi povas anonci tion publike: mi planantas pasigi mian ĉisomeran ferion irante en Slovenujo perbicikle.

La ideo povas ŝajni stranĝa, sed la praa ideo estis pertrajna vojaĝo al Romanujo (estimata vojaĝdaŭro: 38 horoj). Do, kiel kompreneblas, mia kunvojaĝulino estis pli ol feliĉa eklerni pri tiu mia lasta elpensaĵo.

Do, pasintdimanĉe mi skribis mallongan retpoŝtmesaĝon al la slovena turisma oficejo por ekscii ion pri la eblaj itineroj, la ĉefaj vidindaĵoj, kaj tiel plu.

Hodiaŭ posttagmeze, kiam mi revenis de la universitato, la pordisto de la studenthejmo vokis min plenvoĉe. Estis postmesaĝo por mi.

Koverto de la letero sendata de la slovena turisma oficejo

Hoooooo, ili sendis al mi mesaĝon rekte de la milana sidejo de la slovena turisma oficejo. Kun iom da interesaj kaj tutkoloraj flugfolioj… :)

Mi scias, mi ŝajnas infano. Sed nun mi tute certas: ĉisomere, sendepende de la volo de mia kunvojaĝulino, ĉu perbicikle aŭ senbicikle, mi nepre vizitos Slovenujon :D

There are no comments on this post.

Leave a Reply