…sed oni ne povas konstrui cirkvitojn dum sia tota vivo, ĉu ne?
Tial hodiaŭ mi finis mian lastan eksperimenton pri cirkvitoj en la laboratorio de elektroteĥniko de mia universitato. Temis pri deviga trimonata kurso pri elektroteĥniko, kies nefareblan ekzamenon mi devos superi antaŭ la fino de junio, se mi volas magistriĝi pri fiziko antaŭ la alveno de la fina venko. Bonvolu bondeziri al mi bonŝancon. :-)
La dosiero montras la cirkviton, kiel ĝi aperis je la fino de la eksperimento. Mi mem ne povis vere kompreni kiel ĝi povus funkcii, sed ŝajne tio okazis, do mi ne daŭre gapis pri ĝia funkciado…!
