Malamantaj bibliotekestroj

La bibliotekestroj de mia naskiĝurbo – Caravaggio, ĉarma urbeto en la provinco de Bergamo, en Lombardujo, norda Italujo – malamas min pli kaj pli.

Pasintfoje, mi tien reportis tri librojn, unu el kiuj mi prenis el la centra biblioteko en Bolonjo. Ilia maŝino ne povis legi ĝian strekkodon, kaj ili iĝis vere frenezaj; mi mem komprenis mian eraron post kvarono da horo, kaj sufiĉe amuze ili ne estis antaŭvidinta, ke la nomo skribita sur ties flanko klare estis “Biblioteca Sala Borsa – Bologna.

Ĉifoje, mi ĵus estis preninta tri turismajn gvidojn pri Slovenujo kaj Kroatujo por miaj someraj ferioj, kiam subite mankis la elektra kurento kaj la bibliotekodomo iĝis tute malluma. Post unu sekundo, laŭtega tondro tremigis la vitrojn de la fenestroj (la biblioteko estas gastigata en malnovega monaĥejo, kaj la vitrojn ŝajne oni neniam anstataŭigis). La bibliotekestroj mem ankoraŭ estis tremanta, kiam mi murmuris:

“Nu… mi rajtas pruntepreni la librojn ĉiukaze, ĉu ne?”

Imagu bibliotekestrojn legantaj la strekkodojn en mallumega ĉambro, kaj skribantaj tiujn numerojn sur paperfolion.

Jes, ĉiuj amas min, en mia naskiĝurbo. Pli kaj pli.

Bonŝance, mi revenos al Bolonjo venontsemajnfine… :D

PS. Pardonu mian lastatempan mankon da tempo – mi promesas ĝisdatigi tiun ĉi rettaglibreton pli ofte ol mi faris nelge. Ekzamenperiodoj okazas por ĉiuj, bedaŭrinde. ;-)

There are no comments on this post.

Lasu respondon