“La luma spektro videbla de homoj estas senpaŭza, ne diskreta, kaj do estas teorie erigebla en senliman nombron da kategorioj. Tamen, eksperimentoj montras, ke homoj meznombre uzas nur dek nomojn por deskribi kolorojn. Tiu ĉi sama efiko videblas en ĉiuj la aspektoj de lingvo: eĉ nian mondon, konsistanta el senfinnombraj objektoj, nia cerbo kategoriigas per limigita kaj sufiĉe malgranda nombro de vortoj. [...]“
(Michele Catanzaro, el “Le Scienze” n. 479, itala eldono de Scientific American)
Tio memorigis mi pri mia lastatempa legado de La bona lingvo, interesa libreto de Claude Piron, kie la verkisto pli-malpli envortigas la samajn ideojn pri malmultenombreco de vortoj (fakte, de radikoj) kiuj necesas enkonduki en nia verdstela lingvo. Laŭ sinjoro Piron, elstara esperantisto nun bedaŭrinde forpasinta, ne taŭgas enigi senlime novvortojn (“neologismojn”?) en esperanton, kiam la samaj konceptoj povas esti priskribataj per kombinaĵo de kutimaj, jam ekzistantaj radikoj. Li elstarigas, ke kunmetitaj vortoj ne devas iĝi difinojn: kiam la signifo de kunmetaĵo sufiĉe kompreneblas, ne gravas, ke ĝi enhavu ĉiujn la necesajn radikojn por plene difini ĝian signifon.
Bedaŭrinde multaj esperantistoj ankoraŭ ne komprenis tion… :-(
PS. Tie legeblas interesa respondo al la libreto de Piron, verkata de Jorge Camacho, same interesa. Ĝia titolo? “La mava lingvo”. Mava estas PIV-a samsencaĵo por “malbona“… :D
PPS. Mi malĉeestis dum unu monato, ĉare de ekzamenoj kaj aliaj aferetoj. Nun espereble mi estos pli libera, do povos skribi pli ofte ĉi tie. Ĉiukaze, mi ne malaperis :)