Archive for the ‘Amuzaĵoj’ Category

Ĉu mi estas italo?
24 Aŭgusto 2008

“Hoooo, junulo, mi vojaĝas sola… ĉu mi rajtas sidiĝi ĉe vi?”
La maljuna virino ŝajnas timema. Sufiĉe strange, ĉar nenio timindas en malplena vagono de loka itala trajno forgesita de ĉiuj, kie la nuraj vivantaj estaĵoj estas ni du. Krome, mi iĝas terure danĝera kiam oni vokas min “junulo”. Tamen mi sukcesis respondi trankvile.
“Nu, bonvolu, faru [...]

Malamantaj bibliotekestroj
30 Majo 2008

La bibliotekestroj de mia naskiĝurbo – Caravaggio, ĉarma urbeto en la provinco de Bergamo, en Lombardujo, norda Italujo – malamas min pli kaj pli.
Pasintfoje, mi tien reportis tri librojn, unu el kiuj mi prenis el la centra biblioteko en Bolonjo. Ilia maŝino ne povis legi ĝian strekkodon, kaj ili iĝis vere frenezaj; mi mem komprenis [...]