Polemiko pri reformo de la Portugala lingvo

4 Majo 2008 - 2 Respondoj

Dum Brazilo fariĝas ĉiam pli grava lando sur la internacia scenejo kaj Portugalio, sia eksa kolonianto, spertas relativan malfortiĝon, projekto de normigado de la Portugala lingvo rekomendas ŝanĝon en la ortografio de centoj da vortoj kiuj prenos la Brazilan ortografion. La Portugala registaro aprobas ĉi tiun reformon, kiun la nacia parlamento devas pridiskuti je la 15-a de majo.

La ŝanĝoj pli proksimigus la ortografion al la maniero laŭ kiu la vortoj prononciĝas per forigo de la silentaj konsonantoj, kiel la Brazila jam faras. Tiele “óptimo” (bonega) fariĝus “ótimo” kaj “acção” (ago) fariĝus “ação”. La alfabeto enhavus 26 literojn dank’ al la aldono de K, W kaj Y, por akcepti vortojn kiel “kilómetro” kaj “kwanza”, la Angola valuto. Nur 2000 el la 110 000 vortoj kiun inkluzivas la Portugala vorttrezoro estus trafitaj kaj la modifaĵoj devus esti adoptitaj de la sep [portugal-parolantaj] landoj.

Sed multaj en Portugalio havas humiligan senton. Estas vere, ke por malnova granda potenco kies lingvo estas parolata de 230 milionoj da homoj en la mondo, la frapo estas forta. “Ni ne devas cedi lokon malantaŭ Brazilo”, protestas Vasco Graça Moura, fama poeto en la lando, kune kun la estro de la rezisto kontraŭ ŝanĝo. La fervoruloj de la reformo emfazas siajn avantaĝojn, inter kiuj la simpligo de Interreta serĉo en la Portugala, kaj simpligo de la laŭleĝa faka lingvaĵo por la internaciaj kontraktoj.

Legu pli en la retejo eo.eventeo.net.

Esperantlingva mapo de Portugalujo

Unua ĉijara IEJa kunsido

2 Majo 2008 - 2 Respondoj

Okazis antaŭhieraŭ, la trideka de aprilo, la unua kunveno de la nova estraro de la Itala Esperantista Junularo, kiu elektiĝis dum la pasintpaska Internacia Junulara Festivalo en Senigallia, kaj al kiu mi partoprenas. La tiel nomata estrarkunsido (EK, laŭ la kutima esperantista mallongigemo…) okazis en Novaro, provinca ĉefurbo en Piemonto, en la nord-okcidenta Italio.

Kial tie? Vidu, unu el ni, Michael Boris, loĝas tie, kaj bonŝance li havas sufiĉnombrajn dormlokojn por gastigi la plenan estraron. ;-)

Mi alvenis tien pertrajne de Bolonjo, kie mi loĝas en studenthejmo; vekiĝinte je la kvina matene (!!), mi alvenis tien je la naŭa. Post la kunsido, la samtagan vesperon mi denove entrajniĝis kaj revenis hejmen, en la suda parto de la provinco de Bergamo, kie miaj gepatroj loĝas. Mi estas pasanta ĉi tie la laborfeston kaj restos ĉi tie dum la tota semajnfino.

Mapo de la trajnvojaĝo

Dum la kunsido, ni ege parolis pri multaj aferoj.

Ni devos baldaŭ decidi kie okazos la venontjaran festivalon, sed, kiel kutime, la problemo estas la mono (aŭ ties manko). Ni necesas hotelon, aŭ gastigantan domon, malmultekostan kaj facile atingeblan pertrajne; ĝi ne devas situi tro sude, ĉar multaj partoprenantoj venos pertere de la centra Eŭropo; kaj ĝi devas proponi sufiĉgrandajn spacojn por prelegoj kaj distraĵoj.

Ni ankaŭ parolis pri nia retejo, http://iej.esperanto.it, kiu – aŭdu, aŭdu! – spertos profundan renovigon tre baldaŭ. Aperos novajn kaj ĝisdatigitajn paĝojn kaj en la itala kaj en esperanto, pri la agadoj de la Itala Esperantista Junularo, pri la festivalo, pri esperanto mem, pri Italio kaj tiel plu. Mi esperas, ke vi ĉiuj ŝatus la novan retejon (ĝi ne jam estas preta, do ni mem ne vidis ĝin, krom Nicola, kiu starigos ĝin!). Alikaze, aŭ ĉiukaze, libere komentu en la (jam malferma) forumo de la retejo, aŭ en tiu ĉi rettaglibro.

Ho, kaj finfine. Mi akceptis verki kiel respondeculo pri novuloj. Ŝajnas, ke temos pri interesa rolo. Mi esperas tion :)

Pastaĵo kun tomatetoj, brokolo kaj omaroj

27 Aprilo 2008 - Unu Respondo

Ingrediencoj: (por du personoj)

  • 200 gramoj da itala pastaĵo (ekz. Barilla…)
  • 250 gramoj da tomatetoj (tiuj iomete dolĉaj)
  • 350 gramoj da brokolo
  • 200 gramoj da omaroj
  • unu ajlobulbero
  • 2 kuleroj da oliva oleo
  • unu glaso da blanka vino (sed mi ne uzis tion)
  • salo
  • spica papriko

Preparado:

Verŝu en paton kulereton da oliva oleo kaj ajlobulberon, kaj varmetigi tion dum unu minuto. Poste aldonu la senŝeligitajn omarojn kaj glason da blanka vino, kaj daŭre varmigi je malforta fajro.

Erigi la tomatetojn kaj kunigu ilin al la omaroj, miksante. Dume, boligu la brokolon en sala akvo, senakvigu ĝin kaj aldonu ĝin al la pato. La varmigon daŭrigu ĝis la omaroj moliĝos, atentante tiel ke la kuirlikvo ne vaporiĝu.

Kuiru en alia poto la pastaĵon kaj poste ĝin metu en la paton, miksonte ĝin kun la saŭco. Pligustigu aldonante iom da salo kaj spica papriko, kaj servu.

Rezulto:

Komentoj:

Mi kaj mia amikino Lanjo kuiris ĝin unuafoje ĉivespere. Ni tre ŝatis ĝin, kvankam ĝi aspektis iom malsama kiel la origina plado. Fakte, ni prenis la recepton de la rettaglibro saffronandpepper.blogspot.com (en la itala kaj parte en la angla), kies verkistinon ni elkore dankas pro la gusta vespermanĝo! ;-)

“Interkonsento Bosnujo-Eŭropunio perdata en traduko”

24 Aprilo 2008 - Aldonu respondon

“Diplomatodire, Eŭropunio ne subskribos antaŭvidatan interkonsenton pri plifortigo de la ligoj kun Bosnujo-kaj-Hercegovino ĉimonate, ĉare de demando pri traduko.

Antaŭe, ĉimonate, Bosnujo aprobis longe diskutitan policreformon, aprobo kiun Eŭropunio postulis por progresigi la bosnujan iradon direkte al la unianeco. Eŭropunio estis dirinta, ke ĝi subskribontus tiun novan akordon, se Bosnujo ĝuste farontus tion.

Male tio ne okazos, ĉar la traduko de la Stabilisation and Association Agreement (Interkonsento pri Stabiliĝo kaj Asociiĝo) en la dudek tri oficialajn eŭropuniajn lingvojn ne jam pretiĝis, dire de eŭropunia diplomato.

Dum renkontiĝo de diplomatoj kiu okazis lundon, la 21a de aprilo, Francujo, kune kun Germanujo, Italujo kaj Ĉeĥujo, malakceptis subskribi la interkonsenton, ĉar tio implicus subskribo de anglalingva dokumento.

Sekve Slovenujo, kiu nuntempe tenas la prezidentecon de la Unio, decidis forigi tiun subskribon de la programo. La interkonsento ŝajne estos subskribata je venonta junio.”

Bosnujo kaj Hercegovino

(www.euobserver.com, “Bosnia-EU agreement lost in translation”, verkis anglalingve Elitsa Vucheva je la 23a de aprilo 2008.)

Bolonjo, releviĝu!

21 Aprilo 2008 - Unu Respondo

Hodiaŭ finfine okazis (legu: hodiaŭ finfine estis okazigata) la unuan oficialan renkontiĝon de la junaj esperantistoj loĝantaj en Bolonjo (en la norda Italio) kaj en ĝiaj najbaraĵoj. Ni esperis, ke ni estu sep, sed ni nur estis kvin: mi, Alla, ŝia koramiko Fabrizio, Flaviano, kaj Davido. Ni kunvenis en mian ĉambreton, en studenthejmo tuj nord-okcidente de la urbocentro, je la kvina posttagmeze, kaj poste piediris al la najbara parko Villa Angeletti, kie ni sukcese piknikumadis (malgraŭ la ventego!).

Mi faris sandviĉojn kun salmo, kuirita ŝinko (prosciutto) kaj mocarelo, mortadelo, kaj tirola fumaĵita ŝinko (kiun ni simple nomas speck, en la itala). Mi ankaŭ kunportis iom da frititaj terpomoj. Sur ĉion mi pendigis biletojn, kie legeblis la esperantan nomon de tiu manĝaĵo, do la komencantoj povis lerni novajn vortojn (kaj ankaŭ la progresantoj, kompreneble!). Cetere, Alla pretigis tre bongustan russtilan salaton (ŝi estas rusino). Davido, fine, ĝentile kunportis kukon, farita de lia patrino, sed ni manĝis ĝin post ke ni revenis en mian ĉambron.

Dum kaj post la manĝaĵo oni kune ludis ŝakojn kaj damojn, danke al Flaviano, kiu alportis la necesaĵojn. Alla ankaŭ kunportis iom da esperantlingvaj libroj kaj revuoj, pri kiuj ni agrable babiletis.

Ĉio finis je la oka, kiam ni revenis en mian studenthejmon, ni rapide gustumadis la kukon alportitan de Davido kaj poste forsalutis unu la alian.

Nu. Mi vere esperas, ke tio helpos starigi etan grupon por junuloj en Bolonjo, kvankam mi scias, ke Alla ne ĉiam loĝos ĉi tie, kaj ankaŭ mi foriros pli aŭ malpli baldaŭ.

Dummomente, ĝuu niajn fotojn ;-)

(Noto pri la titolo por la ne-italloĝantoj: “Italujo, releviĝu!” estis la slogano, per kiu la venontan italan ĉefministron Berlusconi allogis la popolon dum la pasinta elektokampanjo)